Airbus Group

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EADS ( angle: European Aeronautic Defence and Space company) estas industria grupo faka pri aeronaŭtiko civila kaj milita, kaj pri spacialo. EADS estas la unua grupo de defendo en Eŭropo kaj la dua en la mondo post Boeing.

EADS estis kreita la 10-an de julio 2000 per la kunfandiĝo de la germana firmao Daimler Chrysler Aerospace AG, de la franca firmao Matra kaj de la hispana firmao CASA.

Krom la projekto Airbus, tiu konsortio kreis spacialan filion por starigi la tiel nomatan "Projekto por spaciala turismo far EADS Astrium".