Esperanto-Asocio de San-Paŭlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el EASP)

Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP) estas neprofitocela kultura asocio, fondita la 29-an de marto 1937, por progresigo de Esperanto en la subŝtato San-Paŭlo. Ekde tiam la asocio sen interrompo laboras por la antaŭenigo de Esperanto helpe de multaj lokaj esperantistoj, kiuj rekte aŭ nerekte kontribuas kun ĝi.

Agado[redakti | redakti fonton]

EASP ofertas lingvokursojn de Esperanto, regule okazigas kulturajn kunvenojn; ĉiujare organizas Esperanto-renkontiĝon en la urbo (Encontro de Esperanto da Cidade de São Paulo portugale) kaj la Esperantan Kongreson de la Ŝtato San-Paŭlo. Ĝi eldonas la revuon La Lampiro kaj elektronikan bultenon EASP-Kuriero, kiuj celas membrojn kaj simpatiantojn de la Asocio. Ĝi disponas pri libroservo, kie ĝi vendas brazilajn kaj importitajn eldonaĵojn en Esperanto. Plurajn librojn la Asocio ankaŭ mem produktigas kaj eldonas. Krome estas en la sidejo de EASP biblioteko pri la internacia lingvo Esperanto kun pli ol du mil titoloj. La asocio estas membro de Brazila Esperanto-Ligo kaj de Universala Esperanto Asocio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]