eBay
eBay [i-bej],farata de la usona komerca firmao eBay Inc., estas retvendejo, kiu kunigas vendantojn kaj aĉetantojn de varojn. Fondita 1995 de Pierre Omidyar en San Joseo (Silicon Valley), tiam nomita AuctionWeb, ĝi komencis kiel ofertanto de aŭkcio-servoj kaj estas ĝis nun la plej granda aŭkciejo.
eBay funkcias tiel, ke ĉiu povas membriĝi kaj ekvendi, estante juĝata pri la fidindeco de siaj vendoj aŭ aĉetoj. Kio komencinte estis platformo por komerco inter konsumantoj kun brokanta trajto iĝis pli kaj pli platformo por komerco inter aferistoj kaj konsumantoj, kie oni vendas novajn varojn, ankaŭ senaŭkcie.
Transprenoj
- PayPal en oktobro 2002
- Marktplaats.nl en novembro 2004
- Ibazar
- Skype en septembro 2005
Cetere
eBay ankaŭ estas fikonata pro la foje strangaj varoj ofertataj.