ENIAC

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ENIAC en Ballistic Research Laboratory
Programistino Betty Jennings kaj Frances Bilas Spencer laboras ĉe ENIAC

La Electronic Numerical Integrator and Computer (ENIAC) estis la unua pure elektronika komputilo. Ĝi estis uzata de la Usona terarmeo por la kalkulado de balistikaj tabeloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

ENIAC estis projektata ek de la jaro 1943 ĉe la Universitato de Pensilvanio fare de teamo gvidata de J. Presper Eckert kaj John W. Mauchly. La tuta projekto estis financiita de la Usona Armeo. Ĝi estis finita kaj publike prezentita la 14-an de februaro 1946 .

En 1946 Mauchly kaj Eckert fondis firmaon, nome la Eckert-Mauchly Computer Corporation, kiu en 1947 akirisi patenton rilate al la komputilo. [1] Pri la valideco de tiu patento en 1967 komencis longdaŭra jura disputo. Fine, en 1973, la patento estis abĵurita, ĉar kelkaj ecoj de ENIAC estis konataj jam de la Atanasoff-Berry Komputilo, finkonstruita en la jaro 1942.

En 1947 ENIAC estis transloĝigita de Filadelfio al Ballistic Research Lab en Aberdeen. Tie ĝi funkciis ĝis la 2-an de oktobro 1955.

Teknikaj ecoj[redakti | redakti fonton]

Simile al Atanasoff-Berry Komputilo (1938–1942) kaj al la brita Colossus (1943), la ENIAC uzis elektronaj valvoj por prezenti ciferojn kaj elektrajn pulsojn por la transmisio de ili. Tio ebligis signife pli altan kalkulkapablon ol tiu de la komputiloj de Konrad Zuse Z3 (1941), kiuj havis pli bonan kalkularktekturon, sed estis bazitaj sur elektromekanikaj relajsoj.

Por prezenti nombrojn, ENIAC uzis la dekuman sistemon.

ENIAC konsistis el 40 paralele funkciantaj komponantoj, kiuj ĉiuj estis 60 cm longaj, 270 cm altaj kaj 70 cm largaj. La tuta instalaĵo estis U-forma kaj kovris areon egalan al 10 m × 17 m. Ĝia tuta maso egalis al 27 tunoj. La komputilo estis kompononita el 17.468 elektronaj valvoj, 7.200 diodol, 1.500 relajsoj, 70.000 rezistiloj kaj 10.000 kondensatoroj. La necesa elektra povumo egalis al 174 kW. Rilate al ĝiaj antaŭuloj la ENIAC estis impresa aparte pro ĝia grandeco.

Kapabloj[redakti | redakti fonton]

ENIAC kapablis adicii, subtrahi, multipliki, dividi kaj eltiri la kvadratan radikon. Adicio aŭ subtraho daŭris 0,2 ms, multipliko 2,8 ms, divido 24 ms kaj eltiro de kvadrata radiko pli ol 300 ms.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • J. P. Eckert Jr., J. W. Mauchly, H. H. Goldstine, J. G. Brainerd: Description of the ENIAC and Comments on Electronic Digital Computing Machines. Moore School of Electrical Engineering, University of Pennsylvania, 1945.
  • H. H. Goldstine, A. Goldstine (1946): The Electronic Numerical Integrator and Computer (ENIAC). In B. Randell (Eds.): The Origins of Digital Computers, Springer-Verlag (1982).
  • Herman Lukoff, From Dits to Bits: A personal history of the electronic computer, Robotics Press, Portland, Oregon 1979
  • J. Van der Spiegel, J. F. Tau, T. F. Ala'ilima, and L. P. Ang (2000). The ENIAC: History, Operation and Reconstruction in VLSI. In R. Rojas (Eds.): The First Computers; History and Architectures, MIT Press.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Patent|Land=US|V-Nr=3120606