Kriterioj de Kopenhago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el EU-konverĝokriterioj)

Por ke kroma lando povu aliĝi al Eŭropa Unio, ĝi devas respekti aron da ekonomiaj kaj politikaj kondiĉoj, konataj kiel la kriterioj de Kopenhago. Tiuj aliĝkriterioj estis establitaj en junio 1993 en la Eŭropa Konsilio okazinta en Kopenhago (Danio), pro kio ili havas sian nomon. Poste ili estis kompletigitaj en la Eŭropa Konsilio okazinta en Madrido en 1995.

Laŭ tiu kriteriaro, la kandidatiĝantaj landoj devas:

  1. situi en Eŭropo (laŭ pure geografia vidpunkto);
  2. havi stabilajn instituciojn, kiuj garantias demokration, leĝrespekton, homajn rajtojn kaj malplimulto-respekton
  3. havi funkciantan merkatan ekonomion, kaj havi la kapablon alfronti konkurencon de la aliaj uniaj landoj;
  4. povi respekti la devojn ligitajn al aliĝo, inkluzive de politika, ekonomia kaj mona unuiĝo.

La jenaj landoj jam kandidatiĝis por aliĝo en Eŭropa Unio, kaj ilia demando estis akceptita pro tio, ke ili respektas la kriteriojn de Kopenhago:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]