Eaiea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Eaiea estas apriora arta lingvo kreita de Bruce Koestner, ĝi estis projektita por esti ludita per muzikaj instrumentoj kaj por permesi al kantistoj kanti du lingvojn samtempe, per vortoj en natura lingvo kaj per notoj, en Eaiea. Eble ĝi estis influita de Solresolo, sed la aŭtoro ne rekte agnoskas tion. Simile al Solresolo, ĝi estas apriora, ĉiuj literoj rilatas al unu noto kaj al unu ideo:


  • a: A (la): Komenco
  • b: A#/Bb (la#, sib): homo
  • c: B (si) Aliaj vivantaj estoj
  • d: C (do): Elementoj
  • e: C#/Db (do#/reb): Iloj
  • f: D (re): Nombroj
  • g: D#/Eb (re#/mib): Sentoj
  • h: E (mi): Vido
  • i: F (fa): Sono
  • j: F#/Gb (fa#,solb) : Flaro
  • k: G (sol): Gusto
  • l: G#/Ab (sol#, lab): Fino



Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

http://www.eaiea.com/