Edith Wharton

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Edith WHARTON I-dit ŬAR-ton, aŭ origine Edith Newbold JONES (naskiĝis la 24an de januaro 1862 en Novjorko, mortis la 11an de aŭgusto 1937 en St.-Brice-sous-Forêt, Francio) estis usona verkistino.

Kiel filino de riĉa Novjorka familio, ŝi ricevis privatan instruadon. En la jaro 1885 ŝi edziniĝis al Edward Robins Wharton, sed la geedzoj disiĝis en 1913. Ekde 1907 ŝi vivis ĉefe en Eŭropo. Inter ŝiaj amikoj estis famuloj kiel ekz. Theodore Roosevelt, Ernest Hemingway, Henry James kaj Jean Cocteau.

La verkaro de Edith Wharton konsistas ĉefe el realismaj socikritikaj romanoj kaj rakontoj. Pro sia plej fama romano The Age of Innocence ŝi gajnis la Premion Pulitzer en la jaro 1921.

Listo de verkoj

  • The House of Mirth (romano, 1905)
  • Xingu and Other Stories (rakontoj, 1916)
  • The Age of Innocence (romano, 1920)
  • The Glimpses of the Moon (romano, 1922)
  • A Son at the Front (romano, 1923)
  • The Writing of Fiction (literaturscienca verko, 1925)
  • Here and beyond (rakontoj, 1926)
  • Twelve Poems (poemoj, 1926)
  • A Backward Glance (membiografio, 1934)
  • The Buccaneers (romano, eld. 1938)

En Esperanto aperis