Efialto (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Efialto (malnovgreke Ἐφιάλτες, latine Ephialtes) estas en la greka mitologio unu el du fratoj de giganta staturo. Kune kun sia frato Oto ili estas konataj kiel Aloeidoj.

Ilia patro estis aŭ Giganto Aloeo aŭ dio de la maroj Pozidono, kiun ekamis Ifimedeia. Ambaŭ knaboj kreskis per eksterordinara maniero kaj en siaj naŭ jaroj el ili estis grandegaj homegoj. Orakolo al la knaboj destinis, ke ilin ne povas mortigi la homo, nek la dio. Pro tio ili estis memfidaj, konsciante sian forton kaj kuraĝon.

Ili venis al ideo kontraŭstarigi sin kontraŭ Olimpo mem, kiun volis pereigi. Plie ili ekintencis humiligi diinojn Hera kaj Artemisa. Sed unue ili subigis dion de milito Areson, kion ili sukcesis, kaj la dio estis dek tri monatoj malliberigita, ĝis lin liberigis la dio Hermeso.

Poste ili provis pereigi Olimpon, ĵetadis tutajn montojn en maron, amasigis unu monton super la alian. Sed la pereon ili ne finis. Laux unu versio mortigis ilin per sia sago dio Apolono, laŭ la alia versio aperis sin diino Artemiso en formo de blanka cervino, fulmorapide ŝi trakuris inter ili, kaj kiam kontraŭ ŝi ili ambaŭ ekpafis siajn sagojn morte trafis unu la alian.

Ĉar ili estis en sia mallonga vivo neapartigeble kunigitaj, ilia komuna sorto estas pli detale priskribita en la artikolo Aloeidoj, kiel estis tiu ĉi duopo nomata.

Reflekto en la arto[redakti | redakti fonton]

La plej konata bildigo de Aloeidoj estas sur altaro de Zeŭso en Pergama muzeo en Berlino (el la jaroj 180 - 160 a.K.). Aparte bone ankaŭ estas bildigita "Oto batalanta kontraŭ Artemiso".

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Efialtés (mytologie) en la ĉeĥa Vikipedio.