Egerfarmos

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Egerfarmos estas vilaĝo en Hungario, situante sur la bordoj de rivereto Eger en la regiono Borsodi Mezőség ('Kamparejo en departemento Borsod).

Blazono de Egerfarmos

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1261 ĝi estas meciata la unuan fojon en historia dokumenta fonto (Regesta Apr. 2120), en kiu reĝo Adalberto la 4-a post la tatara invado difinis la bienon de episkopo en Eger tiel, ke ĝi etendiĝas de la agroj de nobeloj en Bél ĝis la areoj de nobeloj en Szemere kaj Farnos. Tio pruvas, ke ĝi estis loĝata de patrujkonkerantoj, ĉar la nobelan titolon ricevis unuavice patrujkonkerantoj, kiuj eble estis kabaroj, aliĝintaj al la hungaroj per sangokontrakto, ĉar la tribestro Bors estis kabaro. Ekzistas ankaŭ noto, laŭ kiu vilaĝo Farnos ĝis la fino de la 16-a jarcento troviĝis sur la maldekstra bordo de rivereto Rima, kaj en la periodo de reformacio de tie ĝi translokiĝis. Kontraŭdiras la faktoj, ke la preĝejo kaj la tombejo ekfunkciis en la 1200-aj jaroj, kaj en 1334-1335 ĝi estas menciita unue en la en la papa dekonaĵo-listo sub la nomo Fornos inter la paroĥoj de la dekanejo en departemento Heves. Ankaŭ la familio Kandó en 1575 akiris nobelan kurion. Unu el la bienuloj uzis la nomon de la vilaĝo nomante sin Fornosi. La vilaĝnomo estis en 1261 Fornos, en 1317 Fornas, en 1333 Farnos, kaj tiam ĝia ekstera areo estis la farmo Szőke(ZEUKE), en 1346 Furnus, en 1773 Farnos kaj en 1796 jam Eger-farmos, unue en 1902 ĝi estas skribita Egerfarmos, kaj kiel ĝiaj eksteraj areoj menciiĝis farmo Fekete, pusto Mocsáry, farmo Prónay, pusto Szőke.

En la 15-16-aj jarcentoj laŭ la dokumentoj ĝi apartenis jen al departemento Borsod, poste al Heves, sed departemento Borsod sur malnovaj mapoj etendiĝis ĝis la la rivereto Eger. La samon ni spertas ankaŭ ĉe vilaĝoj Szihalom, Andornak, Szemere. Okazis eĉ, ke unu parto de urbo Eger apartenis al departemento Heves, la alia al Borsod (vilaĝoj Tihamér, Almagyar, Felnémet). En 1807 en leĝo departementoj Heves kaj Borsod kontraktis pri interŝanĝo, kaj de 1811 la parto Eger trans la rivero apartenis al departemento Heves. Interŝange departemento Borsod ricevis la vilaĝojn Ivánka, Farmos kaj la puston Szőke. En 1950 Egerfarmos kaj Mezőszemere estis ligataj al departemento Heves.

En 1405 reiris al la krono "pro senfrukteco" (ne naskiĝis heredanto) parto de la vilaĝo, kiun László, filo de Pál Bor el Borosjen"o ricevis kiel donacon de reĝo Sigismundo, poste ĝin gajnis Simon Rozgonyi Simon kaj lia pli juna frato László. Postaj bienuloj estas András Báthory, la familio Barius, Tamás Bosnyák, la familio Kandó, kaj de la 18-a jarcento la familioj Atkári-Szalay, Polgár kaj Kovács, Pocska, Forgách, Szegő Brezovay, respektive Vitéz, Prónay, Oláh, kun multaj bienoprocezoj. En 1550 impostis al la turkoj (la fortikaĵon Eger en 1552 ne povos konkeri la turkoj, sed ili okupis la regionon) 13 familioj en 10 domoj. En 1675 en la vilaĝo loĝis unugrundaj etnobeloj kun siaj servutuloj. La vilaĝo pereis en 1680, ĝiaj loĝantoj ankoraŭ antaŭ la falo de Eger disiris kaj pereis. En 1696 Levin Pocska (kiu estis armea komisiito pri nutrado en fortikaĵo Eger) ricevis la neloĝatan puston kontraŭ 1450 forintoj. Ĉe la departemento du Eszterházy-filinoj denuncis sinjoron Levin Pocska, kaj la enketoj konstatis, ke li perforte akiras la imposton kaj robotigas la servutulojn. Laŭ tio servutuloj denove ekloĝis ĉi tie en 1697-98.

En 1701 ses plenkreskaj servutuloj loĝis en la vilaĝo. La bienparton de Forgácz, tial ĉr li partoprenis la liberbatalon Rákóczi, la fisko donacis al sinjorino Katalin Polgár Szalayné kaj al sinjoro yörgy Brezovay en 1831. La reĝo tiam firmigis ankaŭ la fratojn Kandó en siaj bienoj en Farmos. Ankaŭa la familio Subich supozeble loĝis ĉi tie, ĉar ĝi bienproceson kun la familio Kandó. En 1708 Mihály Grósz Mihály konstruis bierfarejon ĉi tie, en 1748 li translokiĝis el vilaĝo Poroszló, la familio Brezovay ekfunkciigis drinkejon en la bierfarejo.

En 1786 la areo de la vilaĝo estis 3756 katastraj arpentoj, el tiu estis herbejo 1320, paŝtejo 496, plugkampo nur 1859 katastraj arpentoj, el kiuj 1670 arpentoj estis posedaĵo de 10 komunposedantoj (grafo Károlyi, barono Orczy, Subicz, Brezovay, ktp.). Tiam en la vilaĝo loĝis 805 personoj en 114 loĝejoj, en 116 dommastrejoj. Krom la 10 etbienuloj ankaŭ 21 servutuloj mastrumis, tiam la vilaĝo fariĝis frama-etnobela setlimento. En 1828 ĝi havis 961, en 1850 810, en 1869 936 geloĝantojn.

En 1849 iu loĝanto de Farmos gvidis nokte tra la marĉo la husarojn Máriássy apartenantajn al korpuso Klapka, por ke ili sekurigu por generalo Dembinszky la vojon retiriĝi al vilaĝo Poroszló, al riverego Tiso. Tiam la 1-an de marto 1849 estis entombigitaj tiuj 4 nekonatajn liberbatalantojn, por kiuj la 15-an de marto 1906 starigis el publikaj donacoj la vilaĝo "decan marmoran memorŝtonon anstataŭ la provizore staranta ligna tombsigno". La tiamaj delegitoj 100 kronojn, sinjoro László Brezovay 210 kronojn, la vilaĝanoj donis 90 kronojn, kies nomoj estas lasitaj al la posteuloj en vitra botelo en la suba parto de la memorŝtono estimante dankon al la donacintoj, aparte pro la diligenta strebado al la notario Kálmán Medveczky kaj la loĝantoj József Szoó, Gusztáv Veres Gusztáv.

En 1852 okazis aranĝo de la nobelaj bienoj, tiam la plugkampoj ampleksis jam 2400 katastrajn arpentojn, el ĝi estis 2300 katastraj arpentoj posedaĵo de publikposedantoj kaj etbienuloj. La karaktero de la vilaĝo estas krucvoja, meze sur malgranda monteto situas la preĝejo.

La kurioj de la mezbienuloj staris en la norda kaj sud-orientaj partoj de la vilaĝo, kun grandaj ĝardenoj kaj ekonomiaj kortoj, kiuj pro la malriĉiĝo de la posedantoj dividiĝis. Sur la mapo farita en 1785 bone videblas, ke la rivereto Eger havis du branĉojn, kaj la loko de la nuna tombejo estis nomata Draŝmonteto (Csépl"o-domb), kie la greno estis draŝata per mana draŝilo. Dum la popolnombrado en 1930 vivis ĉi tie 1360 personoj, en 296 intern- kaj en 14 ekstervilaĝaj domoj (farmoj). La areo de la vilaĝa kamparo estis 5073 katastraj arpentoj, el kiu estis paŝtejo 461, herbejo 394, plugkampoj 3903, nekultivebla 196 arpentoj. Kvar mezbienuloj mastrumis sur 1760 arpentoj, sep etbienuloj sur 250 arpentoj kaj ducent kvardek sep nanbienuloj averaĝe sur 3 arpentoj. En 1949 la nombro de la loĝantoj estas 1247 personoj en 320 loĝejoj. En 1956 la aero apartenanta al vilaĝo estas 4689 arpentoj, el tiu privataj estas 2268 arpentoj, la aliajn posedas la agrikultura kooperativo. La fervojo finkonstruiĝis en 1891. La elektra kurento estis kondukata al la vilaĝo en 1950, la trinkakvo en 1989, la gaso en 1994.

En 1907 fondiĝis Kooperativo Formiko (Hangya Szövetkezet) vendanta spicojn, miksitajn, ferajn kaj teksaĵvarojn. Ĝia prezidanto estis Béla Czirkusz Béla, afergvidanto Gyula Berényi. La vendejon estris Imre Bukta. En la 1930-aj jaroj funkciis ankoraŭ du ĉiovendistoj, tri drinkaĵvendistoj kaj dekdu metiistoj. Funkciis ankaŭ haketilo gajnanta energion el la akvo.

Ceteraj historiaj menciindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En 1710, pesto pereigis en la regiono, 1748 kaj 1782 akridoj kalvigis la teron, 1786 paseroj kaj leporoj atakis la kampojn, 1863 de aprilo ĝis oktobro ne pluvis, 1874 estis granda sekeco kaŭzanta malsatmizeron kaj epidemion, 1867 en decembro forbrulis Egerfarmos, 1905 komenciĝas la elmigrado al Ameriko, 1913 pluvis tiom, ke la tritikostakoj ekĝermis, 1916 estis bona rezulto nur el pajlo, el tritiko nur 3 kvintaloj/arpentoj, 1929 kaj 1931 granda frosto, sekeco, kaj vermoinvado, 1840 la Centra Fervojo inter Pest kaj Debrecen -- oni planis konstrui la fervojon tiel, ke ĝi kondukus de Bercel - Sz"okepuszta - Egerfarmos - Löv"o - Ivánka - Tiszatarján en la direkto al Debrecen, kaj flankvojo al Miskolc, sed realiĝis la konstruado de la fervojlinio tra traSszolnok, tiel la fervojo venis en departementon Bors nur post sufiĉe longa tempo.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Egerfarmos naskiĝis matematikistoj Sándor Csörgő kaj Miklós Csörgő, en la apudaĵo mortis monaĥo kaj martiro György Csepellényi.