Egipta krono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La egipta krono estis unu el la simboloj plej distingigaj de la faraonoj kaj dioj de la Antikva Egiptio.

La pskent estas la grekigita nomo por la duobla krono, seĥemti, portita de la faraonoj ekde la komencoj de la dinastia periodo kaj signifis ke ili posedis la potencon super la Du Teroj (Egiptio).

Ĝi estis formita el la supermetado de du kronoj malsamaj:

  • La blanka kronoheĝet. Mitro blanka oblonga, krono de la antikva regno de Supra Egiptio (Sudo), ligita al la dio Setho.
  • La ruĝa kronodeŝeret. Krono kun krispa protuberanco, de la antikva Suba Egiptio (Nordo), ligita al la dio Horuso.

La egipta nomo duobla krono, seĥemti, devenis el pskent per misformiĝo de pa-seĥemti, "la du povoj".

blanka krono Heĝet
ruĝa krono deŝeret
duobla krono seĥemti.
Atef-krono.

Ili estis uzitaj kiel pov-simboloj de la faraonoj en la Antikva Egiptio; ankaŭ por distingi la malsamajn diojn de tiu ĉi civilizo. La ornama komplekseco evoluis tra la tempo. Ĝi baziĝis sur la du regionoj, Supra kaj Suba Egiptio, ili videblas en la skulptaĵoj kaj pentraĵoj de la faraonoj. Pere de tiuj verkoj eblas distingi de kie venis la nobeluloj. Dum la antaŭdinastia periodo de Egiptio la lando estis devidita en la du menciitajn regionojn kaj estis kunigitaj de la faraono Narmer, sub kies regado ekiĝis la dinastia periodo. Ĉiu regiono estis identigita de krono kaj specifan dion.

Hieroglifoj de la ĉefaj kronoj[redakti | redakti fonton]

Krono Heĝet
Blanka krono
S1
Krono Deŝeret
Ruĝa krono
S3
Krono Seĥemti
Duobla krono
S5
Krono Atef
S8
Krono Ĥepreŝ
S7
krono Ŝuti
S9