Ego sum principium mundi
Aspekto
Ego sum principium mundi (laŭvorte "Mi estas la komenco de la mondo") estas komenco de ŝerca latinlingva enigmo, kies origino ne klaras.
Quis sum ?, t.e. Kiu estas mi?
Enigmo
[redakti | redakti fonton]- Ego sum initium (aŭ principium) mundi
- et finis saeculorum
- omnia cum me
- et nihil sine me (tiuj ĉi du versoj ofte ne skribatas)
- triplex sum (aŭ trinus sum, trinus et unus sum)
- sed non Deus (aŭ attamen non Deus, et tamen non Deus sum)
- quis sum?
Solvo
[redakti | redakti fonton]La korekta solvo[1] estas la litero "mo", kiu estas la unua en la latinlingva vorto mundi (=de la mondo) kaj la lasta en la vorto saeculorum (=de la eterno); en la vorto omnia (=ĉio) "mo" ja ĉeestas dume ĝi malĉeestas ĉe nihil (=nenio). Ĝi konsistas el tri interligitaj lineoj. Evidentiĝas ke malgraŭ la unuavide filozofia temo tute ne temas pri sprite komplika respondo: ĉar por atingi ĝin nur laŭvorte oni prenu la pri la litero "mo" diritajn karakterizojn.[2]
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Gabriel Peignot, Amusements philologiques ou variétés en tous genres Parizo 1808, p. 25
- Demokritos, oder: Hinterlassene Papiere eines lachenden Philosophen..., vol. XI Stutgarto 1843, p. 256
- Нива. Ежемесячные литературные и популярно-научные приложения к журналу. 1907, p. 319 Ĉe: Niva, gazeto el Sankt-Peterburgo (antologio)
- Waldo E. Sweet, Judith B. Moore: Lectiones secundae Wauconda 1993, p. 57
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ego sum principium mundi en la latina Vikipedio.