Egretardeoj
Egretardeo estas ĉiu ajn de kelkaj tipoj de ardeoj, plej el kiuj estas blankaj al sablokoloraj, kaj kelkaj el kiuj disvolvigas fajnajn plumojn (kutime laktoblankaj) dum la reprodukta sezono. Multaj egretardeoj estas membroj de la genroj Egretta aŭ Ardea kiu enhavas speciojn plej ofte nomataj ardeoj pli ol egretoj aŭ egretardeoj. La distingo inter ardeo kaj egretardeo estas sufiĉe svaga, kaj dependas plie el aspekto ol el biologio. La vorto "egreto" devenas el la franca vorto "aigrette" kiu signifas kaj "arĝentardeo" kaj "broŝo," alude al la longaj fadenecaj plumoj kiuj aspketas kvazaŭ akvofalo al la egreta dorso dum la reprodukta sezono.