Eisbrecher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La bildo montras titolbildon de Eisbrecher n-ro 10 de la 17-a de januaro 1981, do de la lasta numero.

Eisbrecher (sivsgermane Iisbrächer) estis semajna gazeto de la zurika junulara movado aperinta dum la periodo de la junulara ribelado [1980] en Zuriko de la 24-a de oktobro 1980 ĝis la 17-a de januaro 1981. Ĝin iniciatis kaj redaktis koletivo konsistanta el Nicolas Lindt, Umberto Blumatti, Giorgio Bellini, Bernd Sigenthaler, Dietrich Michael Weidmann, Theo Bünzli, Stefan Flüeler kaj aliaj. Ili estis inspiritaj de liberecaj filozofoj kiel Michael Bakunin, Erich Mühsam kaj nature de dadaismo, kies naskiĝurbo Zuriko estis kaj de siaj mondplibonigaj idealoj. La gazeto atingis eldonkvanton de 23'000 ekzempleroj kaj fariĝis la parolilo de la ribelema junularo de Zuriko.

Je la kulmino de la sukceso la plimulto de la redakta kolektivo timis sian propran potencon kaj la establiĝon kaj decidis post la deka numero ĉesigi la revon. Theo Bünzli, Bernd Sigenthaler kaj Dietrich Michael Weidmann decidis sia flanke daŭrigi la laboron kaj kreis utiligante la infrastrukturon de Eisbrecher sub la nomo Brächise (svisgermana anagramo de Iisbrächer) novan gazeton. Eisbrecher estis vendita de junuloj surstrate inter kiuj plej parte la redaktintoj.

Krom Dietrich Michael Weidmann kiu laboris kiel sekretario kaj administranto de la kolektivo kaj la presistoj, neniu havis pagitan laboron, sed 50 vendistoj praktike vivis de la vendado, ĉar la vendistoj ricevis duonon de la vendoprezo. La resto de la mono estis bezonita por kovri la prezkostojn kaj la administradon. La redaktantoj de Eisbrecher kvazaŭ enkondukis la dadaismon en la redaktadon de gazeto kaj kreis bild- kaj enpaĝigan teknikon, kiu ĝis tiam ne ekzistis aŭ nur en tre modesta formo ĉe la liberaca monata revuo Subito. La stilo de Eisbrecher influis la ĵurnalistojn en la tuta mondo, kaj hodiaŭ tia enpaĝigo estas vidata en la tuta mondo kiel plej normala afero.fontindiko?