Ekfluga proceduro por pasaĝeroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekfluga proceduro en la flughaveno de Bangkoko (Tajlando).

La ekflugaj proceduroj por pasaĝeroj en flughavenoj iom varias laŭ la flughavenoj. Ĝenerale validas la sekva skemo.

Haloj por foriro kaj alveno[redakti | redakti fonton]

Flughavenoj havas malsamajn halojn por alveno kaj foriro. En la halo por forflugo la unuopaj fluglinioj funkciigas giĉetojn por akcepti la pasaĝerojn; ofte anonctabuloj montras la numeron de la giĉeto(j) por specifa flugo. Ofte la giĉetoj malfermas ĉ. 2 horojn antaŭ la forflugo. Ĉe la giĉeto la oficisto kutime kontrolas la pasporton de la pasaĝero kaj akceptas valizojn kaj eble aliajn pakaĵojn. Plej ofte en valizo rajtas enesti aferoj, kiujn oni ne rajtas kunporti en la mansako kiel poŝtranĉiloj ks. La oficisto informas la pasaĝeron pri la sidloko, se la disdono de sidloko ne jam okazis antaŭe, ekzemple rete.

Kontrolo de vestoj kaj mansakoj[redakti | redakti fonton]

Bone kontrolu, ke vi ne forgesis vian mansakon nek viajn vestojn en necesejo (aŭ en alia loko).