Ekologia arto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekologia arto estas arta ĝenro kaj praktiko cele al la konservado, rehabilitado kaj vivigo de ĉiuj vivantaj formoj kaj naturaj riĉaĵoj de la Tero. Ĝi aplikas la principojn de ekosistemoj al specoj kaj al ties vivmedioj en la litosfero, la atmosfero, la biosfero kaj la hidrosfero, inkluzive la homajn dezertojn, la kamparajn areojn kaj urbojn aŭ ĉirkaŭurbojn[1][2].

Ekologia arto malsamas de media arto, ĉar ĝi implicas la restarigon de ekologiaj sistemoj, sed ankaŭ sociajn agojn kaj intervenojn[3]. La ekologia arto do ankaŭ temas pri politiko, kulturo, ekonomio, etiko kaj estetiko rilate al ilia influo sur ekosistemoj.[4] Ekologiaj artistoj estas samtempe artistoj, sciencistoj, filozofoj kaj aktivuloj kiuj kunlaboras al projektoj pri ekologia restaŭro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Linda Weintraub, To Life! : Eco Art in Pursuit of a Sustainable Planet, Kalifornio, Berkeley, University of California Press, 2012, 340 p. (ISBN 978-0-520-27362-7, BNF 42731173)
  2. Heike Strelow kaj Wolfgang Becker (tradukita el la germana), Natural Reality : Artistic Positions Between Nature and Culture [« Kunstlerische Positionen Swischen Natur und Kultur »], Stuttgart, Ludwig Forum fur Internationale Kunst, 1999, 235 p. (ISBN 978-3-87135-040-5)
  3. Sam Bower, « A Profusion of Terms ».
  4. « Mapping the Terrain of Contemporary EcoArt Practice and Collaboration ».