Eksarĥeja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
w1
Eksarĥeja
kvartalointenca komunumo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 37° 59′ N, 23° 44′ O (mapo)37.98611111111123.734722222222Koordinatoj: 37° 59′ N, 23° 44′ O (mapo) [+]

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Exarcheia [+]
vdr


Exarcheia
greke Εξάρχεια
kvartalo
Eksarĥia Placo
Oficiala nomo: Εξάρχεια
Deveno de nomo: La unua kvartala vendisto nomiĝis Exarchos (Έξαρχος)
Ŝtato Grekio Grekio
Administra regiono Atiko
Municipo Ateno
Konata loko Nacia Arkeologia Muzeo de Ateno
Situo Exarcheia
 - koordinatoj 37° 59′ 10″ N 23° 44′ 05″ O / 37.98611 °N, 23.73472 °O / 37.98611; 23.73472 (mapo)
Fondita 1870-1880
Vikimedia Komunejo: Exarcheia
Retpaĝo: www.cityofathens.gr

Eksarĥeja, EksarĥejoExarcheia (Greke: Εξάρχεια) [eksarĥio] estas populara kvartalo de Ateno, la ĉefurbo de Grekio. La areo estas fama kiel areo, kie estas multaj grekaj anarkiistoj.

La kvartalo nomiĝas laŭ fama komercisto, kiu malfermis grandan butikon en la regiono. Eksarĥeja limas oriente al la kvartalo Kolonki, kaj situas inter Patission Avenuo, Penpistimio kaj Alexander.

Konstruaĵoj kaj butikoj[redakti | redakti fonton]

En Exarcheia troviĝas la Nacia Arkeologia Muzeo de Ateno, la Nacia Teknika Universitato de Ateno kaj la sidejo de la Tutgrekia Socialista Movado (PASOK). En la stratoj sidas multaj libraj kaj bildliteraturaj vendejoj kaj justkomercaj kaj ekologiaj superbazaroj.[1]

Homoj[redakti | redakti fonton]

La kvartalo estas fama pro la grekaj anarkiistoj kiuj loĝas tie kaj ĝenerale ĉar estas la greka centro de la radikale politika kaj intelekta aktivismo.[1] En Eksarĥeja loĝas plue multaj socialistoj kaj sidas kontraŭfaŝismaj grupoj kaj la sidejo de socialdemokrata partio PASOK. PASOK estas ofta celo de anarkiistaj atakoj kiam ĝi agas tro "dekstre" laŭ la opinioj de anarkiistoj.[2] La kontraŭfaŝismaj grupoj protektas la grandan rifuĝintan komunumon de Eksarĥeja kontraŭ kontraŭrifuĝintaj atakoj.[3]

La Greka Decembra Tumulto de 2008

Historio[redakti | redakti fonton]

En decembro 2008, du policistoj murdis 15-jaraĝan Aleksandros Grigoropoulos. La murdo kreis grandan tumulton en kiu la tumultuloj ĵetis brulbotelojn, ŝtonojn kaj aliajn objektojn al la polico. Dume, la tumulto disetendis al aliaj grekaj urboj.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Andreas Chatzidakis (2013). “Commodity fights in Post-2008 Athens: Zapatistas coffee, Kropotkinian drinks and Fascist rice”, Ephemera: Theory & Politics in Organization (pdf). 
  2. Renee Maltezou & John Stonestreet (2017-11-07). Gun from Greek PASOK shooting used in past guerrilla attacks -police. Reuters.
  3. Patrick Strickland (2016-01-19). Greek anarchists organise for refugees as 'state fails'. Al Jazeera.
  4. Antonis Vradis (2009-03-06). “Greece’s winter of discontent”, City: Analysis of Urban Trends, Culture, Theory, Policy, Action. doi:10.1080/13604810902770754.