Ekspedicio Dundee Whaling

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ekspedicio Dundee Whaling (angle Dundee Whaling Expedition) estis ekspedicio al Antarkto en 1892 kaj 1893. Ĝi estis organizita de balenkapta kompanio, kiu la 6-an de septembro 1892 sendis el Dundee (Skotlando) kvar vapormotorajn balenŝipojn (la Balaena, Active, Diana kaj Polar Star) direkte al la Weddell-maro, serĉante eubalanea-balenojn. La 8-an de januaro 1893, la ŝipestro Thomas Robertson de la ŝipo Active malkovris la insulon Dundee 63° 30′ S 055° 55′ U / 63.500 °S, 55.917 °U / -63.500; -55.917 (mapo).

Al la ekspedicio partoprenis la skotlanda sciencisto William Speirs Bruce.