Ekstereŭropa karaktero de E-a morfologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-E

Ekstereŭropa karaktero de E-a morfologio. "La gramatikaj finaĵoj elmontras tendencojn esti ne nur afiksoj, sed esti ankaŭ memstare uzeblaj vortar-elementoj. Tiamaniere entute stariĝas la principo, ke formale ĉiu E-lingvo-elemento troviĝas en la vortaro kaj ke iu speciala gramatika-morfologia regularo en E fakte eĉ ne necesas. Ĉion difinas la vortaro kaj la senco-ideoj atribuataj al la vort-elementoj en la vortaro. Tia morfologia strukturo de E estas tre parenca al lingvoj malproksim-orientaj monosilabaj (ĉina) kaj speciale al la lingvoj aglutinaj (turktataraj). Ne nur sufiksoj kaj prefiksoj, sed ankaŭ la tuta afiksaro necesa por deklinado kaj konjugacio-praktike povas esti konsiderata kiel memstaraj, ne ŝanĝeblaj vort-elementoj, kies kuniĝo ĉiam difinas la logikan sencon de vorto kunmetita. Speciale la azianoj preferas tiun econ de E kaj ŝatas la esprimojn similajn al vagonarhaltigilo anstataŭ bremso. Tiu karaktero de E cetere pruvas, ke E estante laŭ vortaro lingvo okcident-eŭropa kaj roman-devena, samtempe Iaŭ sia strukturo pli similas la lingvojn ekstereŭropajn. Konservinte homogenecon (samformecon) de la vortaro, ĝi sukcesis adaptigi tiun vortaron at la lingvostrukturaj tradicioj ekster-eŭropaj. Do E estas iusence lingvo efektive internacie, interlingve farita." v. Drezen, Skizoj. v. Agtutina karaktero de E. Drezen, Skizoj, p : 59