Ekstermejo Chełmno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Chełmno (germane Kulmhof, ne rilatas al Chełmno) estis nomo de nazia koncentrejo (neniigejo) en okcidenta Pollando, apud rivero Ner, alfluanto de Warta. La neniigejo funkciis ekde decembro 1941 ĝis januaro 1945. Laŭ ideo de Hitler pri „Fina Solvo”, oni ekstermis polajn judojn en la koncentrejo, sed ankaŭ ciganojn kaj sovetajn militkaptitojn.

Oni ekzekutis laŭ diversaj aŭtoroj de 170.000 ĝis 360.000 homojn. Oni enfermis la ontajn viktimojn en ŝargejo de ŝarĝaŭtoj kaj enkondukis la vostgason. Oni bone kamuflis la enirejon de la ŝarĝaŭtoj kaj desegnis duŝejo. Oni enterigis la mortintojn en amastombejo, en la proksimaj tombejoj aŭ (ĉefe post 1942) liveris ilin al novkonstruita krematorio.

Tie funkciis fifama ostomuelejo. Oni provis malaperigi la pruvojn ekde aŭgusto de 1944 ĝis januaro de 1945: la SS bruligis kaj neniigis la instalaĵojn kaj provis ekstermi ĉiujn anojn de la ekstermejo. Restis nur du judaj travivantoj.