Eksvoto de Daoĥos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la Atena Trezorejo
la kolono kun la tri dancistinoj de Delfo, nun en la Delfa Arkeologia Muzeo

Malantaŭ la kolono kun la tri dancistinoj de Delfo en la samnoma antikva greka sanktejo Delfo troviĝis la Atena Trezorejo, kie troviĝis la fama eksvoto de Daoĥos (greke Ανάθημα του Δαόχου), longa marmora bazo kie staris naŭ statuoj, ok el kiuj reprezentis membrojn de la familio de Daoĥos kaj unu dion, verŝajne Apolono. Daoĥos la 2-a, filo de Agias, politikisto el la greka urboŝtato Farsala (latine Pharsalus) kaj subtenanto de Makedonio, estis religia oficialulo nomata "hieromnemon" - ἱηρομνημον (hieromnḗmōn), de ἱερος (hierós, "sankta") + mnḗmōn (mnḗmōn, "memoranto") - ĉe la Delfa sanktejo de 336 ĝis 332 a.K. Li dediĉis la eksvoton kiel signon de honoro al sia elstara familio.

La eksvoto de Daoĥos, nun en la Delfa Arkeologia Muzeo