Ektoterma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Testudoj de la genro Pseudemys (montrataj tie ripoze por akiro de varmo) estas ektotermaj.
Papilio Junonia lemonias ripozas subsune.

Ektoterma, el la greka εκτός (ektós) "ekstere" kaj θερμός (thermós) "varma", estas organismo en kiu internaj fiziologiaj fontoj de varmo estas de relative malgranda aŭ tre malatentenda gravo en kontrolo de la korpotemperaturo.[1] Tiaj organismoj (por ekzemplo ranoj) dependas el la mediaj varmofontoj,[2] kio ebligas ilin funkcii je tre malmultekostaj metabolaj indicoj.[3] Populare, kelkaj estas nomataj kiel organismoj de "malvarma sango" kvankam tia termino ne estas teknike malĝusta, ĉar la sangotemperaturo de la organismo varias kun media temperaturo. Kelkaj el tiuj animaloj loĝas en medioj kie temperaturoj estas praktike tre konstantaj, kiel estas tipa de regionoj de la abisa oceano. Kontraste, en lokoj kie temperaturo varias tiom amplekse kiel por limigi la fiziologiajn aktivecojn de aliaj tipoj de ektotermoj, multaj specioj kutime serĉas eksterajn fontojn de varmo aŭ ŝirmo el malvarmo; por ekzemplo, multaj reptilioj regulas siajn korpotemperaturojn pere de sunbanado, aŭ serĉi ombron kiam necesas aldone al la tuta gamo de aliaj kutimaraj termoregulaj mekanismoj. Kontraste al ektotermaj, endotermaj dependas ege, eĉ hegemonie, el varmo de internaj metabolaj procezoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj

  1. Davenport, John. Animal Life at Low Temperature. Publisher: Springer 1991. ISBN 978-0412403507
  2. Jay M. Savage; kun fotoj de Michael Fogden kaj Patricia Fogden.. (2002) The Amphibians and Reptiles of Costa Rica: a Herpetofauna Between Two Continents, Between Two Seas. Chicago, Ill.: University of Chicago Press. ISBN 0-226-73538-9.
  3. Milton Hildebrand; G. E. Goslow, Jr. Principal ill. Viola Hildebrand.. (2001) Analysis of vertebrate structure. New York: Wiley. ISBN 0-471-29505-1.