El Ariŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Areesh city.png
El Ariŝ

El Ariŝ (arabe العريش) estas ĉefurbo kaj la plej granda komunumo kun (laŭ la stato de la jaro 2002) 144 900 loĝantoj en la egiptia provinco Norda Sinajo (Ŝimal Sina). La urbo situas ĉe la mediteranea marbordo sur la Sinaja duoninsulo, 334 km nordoriente de Kairo kaj havas ankaŭ flughavenon. El Ariŝ estas banloko, konata pro klara akvo, longa sabla strando, palmoj kaj luksaj hoteloj.

El Ariŝ situas en la samnoma uedo, kiu kondukas la torentojn de partoj de norda kaj meza Sinajo.

Historio

La urbo kreskis el beduena komunumo en proksimo de ptolemaja defendejo Rhinocorura (Rhinocolura). Kvankam ĝi situas duonvoje inter Egiptio kaj Israelo, tiel la grundo eble kaŝas interesajn historiaĵojn, ĝis nun ne okazis elfosadoj. Tie mortis en 1118 Baldueno la 1-a (Jerusalemo), la unua krucmilitisto, reĝo de Jerusalemo, sur hejmenveturo el bataliro kontraŭ Egiptio.

La Osmana imperio okazigis tie en 1560 novajn fortikigajn laborojn. Dum la egipta ekspedicio (1798–1801), Napoléon Bonaparte okupis la lokon post 11-taga batalo, la 19-an de februaro 1799. La fortikaĵon defendis en la unua mondmilito germanaj soldatoj, sed la britoj venkis ilin.

En 1956 kaj de 1967 ĝis 1979, El Ariŝ estis sub israela okupado kaj estis redonita nur post la packontrakto. Post tio la urbo iĝis grava komerca punkto inter la du landoj.