El Grillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

El Grillo (trad. la grilo) estas frotolo kies komponado estas atribuita al Josquin des Prez ĉirkaŭ en la fruaj jaroj de la deksesa jarcento.

Origino[redakti | redakti fonton]

La kanto eldoniĝis por la unua fojo inter 1504 kaj 1505 en Venecio fare de la konata eldonisto Petrucci, kiu inkludis ĝin en «Frottole Libro Tertio»,[1][2] kolekto de populara kaj profana muziko. Tiu ĉi unua versio estas subskribita de «Iosquin D'Ascanio» aŭ «Josquin Dascanio», nomo poste atribuita al Josquin Desprez. La kunmetaĵo rilatas al la periodo en kiu Josquin vivis en Milano, ĉe la kortego de la familio Sforza, por kiu li deĵoris de 1483-84 ĝis 1489. La hipotezo ke la kanto estas simpla omaĝo aŭ, pli verŝajne, parodio de unu el la tiamaj kantistoj ĉeestantaj en la kortego, nome Carlo Grillo, estas neita fare de Grantley McDonald.[3]

Analizo[redakti | redakti fonton]

La peco apartenas al la 4-voĉa profana repertuaro (SATB) kaj estas skribita uzante triapersonan perspektivon. La komenca sekcio koncernas la longan kanton de la grilo, dum la dua komparas grilojn kaj kantobirdojn. La kanto finas sugestante ke griloj povas esti pli bonaj kantistoj ol kantobirdoj, precipe ĉar ili kantas la tutan tempon, kej dum pluvo kaj dum suna brilo.[4]

Melodio kaj teksto[redakti | redakti fonton]

Jen la melodio kaj la kantoteksto.[5]

Paĝo 1Paĝo 2
Teksto itale[6] Traduko
El grillo è buon cantore La grilo estas bona kantisto
Che tiene lungo verso. Kiu tenas longan verson.
Dale beve, grillo canta! Post trinki, la grilo kantas!
El grillo è buon cantore. La grilo estas bona kantisto.
Ma non fa come gli altri uccelli; Sed li ne agas kiel la ceteraj birdoj;
Come li han cantato un poco, Tuj post ke ili iom kantis,
Van de fatto in altro loco: Ili ja iras alian ejon:
Sempre el grillo sta pur saldo. Ĉiam la grilo staras firma.
Quando la maggiore el caldo, Kiam pli varmas,
Alhor canta sol per amore. Tiam kantas li nur por amo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Frottole, Libro 3 (Petrucci, Ottaviano) (angle). Petrucci Music Library.
  2. Frottole libro 3 (Ottaviano Petrucci) (angle). Alirita 30-a de marto 2024.
  3. Artikolo eldonita en la volumo 81 (januaro 2009) de la revuo Acta Musicologica (eldonita far IMS - International Musicological Society). La artikolon verkis Grantley McDonald de la Universitato de Oksfordo, kun la titolo Josquin's Musical Cricket: El grillo as Humanist Parody (pp 39-40)
  4. Hund, Marianne (2006). “Fresh Light on Josquin Dascanio's Enigmatic "El Grillo"”. 
  5. El Grillo (angle). St. Cecilia Press. Alirita 29 marzo 2024.
  6. Teksto kiu referas al la versio de la ena libreto de la albumo de antikva muziko The Art of the Netherlands (1976), eldonita fare de la musikisto, direktoro kaj muzika filologo David Munrow. Kromaj informoj troveblas en la retejo El Grillo ĉe CPDL.