El año de la furia
Aspekto
El año de la furia | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | El año de la furia |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 2020 |
Ĝenro | drama filmo |
Kameraado | Daniel Aranyó |
Reĝisoro(j) | Rafa Russo |
Loko de rakonto | Montevideo |
Rolantoj | Alberto Ammann • Joaquín Furriel • Daniel Grao • Martina Gusmán • Sara Sálamo • Maribel Verdú • Paula Cancio • Miguel Ángel Solá |
IMDb | |
El año de la furia [eLAnjo delaFUrja] (La jaro de la kolero) estas hispan-urugvaja drama filmo de 2021 reĝisorita de Rafa Russo, kaj ĉefrolulita de Maribel Verdú kaj sudamerikaj aktoroj.[1]
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Kun agado okazanta en la Montevideo de 1972, unu jaron antaŭ la puĉo de 1973, la intrigo sekvas la vivon de kelkaj roluloj: nome la scenaristoj de televido Diego kaj Leonardo, la militisto kaj torturisto Rojas, la prostitutino Susana, la hispana kontraŭfrankistino kaj gastejistino Emilia, kaj ŝia filino, la politika aktivulino Jenny.[2]
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Maribel Verdú kiel Emilia.
- Alberto Ammann: Diego
- Joaquín Furriel: Leonardo
- Daniel Grao: Rojas
- Martina Gusmán: Susana
- Sara Sálamo: Jenny
- Paula Cancio: Lidia
- Miguel Ángel Solá: Silveira
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Página|12 (14a de decembro 2021). «"El año de la furia": la antesala del horror en Uruguay | Por HBO Max». PAGINA12. Konsultita la 30an de aprilo 2023.
- ↑ Valladolid), JESÚS JIMÉNEZ (28a de oktobro 2020). «'El año de la furia', la amistad y el amor en tiempos de la dictadura uruguaya». RTVE.es. Konsultita la 30an de aprilo 2023.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El año de la furia en la hispana Vikipedio.