Eleanor Marx

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eleanor Marx

Eleanor MARX (naskiĝis la 16-an de januaro, 1855 en Londono, mortis samloke la 31-an de marto, 1898) estis la plej juna filino de Karlo Markso kaj Jenny von Westphalen.

Ŝi estis aktiva en brita politika vivo kaj en la internacia laborista movado.

Ŝi estis kunfondinto de la Socialista Ligo en 1884 kaj tre aktive laboris por fondi sindikatojn por nefakaj laboristoj en Anglio.

Post 1884 ŝi kunvivis kun Edward Aveling.