Elektromagneta kanono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sukcesa eksperimento de la usona mararmeo en komenco de 2008

La elektromagneta kanono (angle Electromagnetic Railgun/EMRGRailgun) estas armilo, ĉe kiu la pafaĵon oni akceligas per magneta kampo kaj reloj (simile al maglevo). Depende de la relvojo, oni povas atingi eĉ enorman rapidon (pli ol 1000 m/s).

La usona mararmeo anoncis fine de januaro 2008 sukcesajn pafojn per elektromagneta kanono. La instalaĵo havis 32 megaĵulojn kaj akcelis je 2520 m/s aluminian pafaĵon, kiu atingis energion de 10,68 megaĵuloj.