Elemental Games

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elemental Games
videolud-evoluiga firmao vd
Dum 1999 - 2015
Sidejo Moskvo
vdr

Elemental Games estas rusia programista studio. La plej sukcesa produkto de la studio estas komputila ludo "Kosmaj Vagantoj", aperinta en 2002 kaj distribuata de la granda distribua softvara firmao 1C.

Agado de la studio komenciĝis en 1990-aj, kiam gvide de Dmitrij Gusarov aperis strategia ludo "Generalo". Sukceso de "Generalo", nekomerca produkto, kondukis al la ideo fari pli grandan ludon, kiu reuzus kelkajn sukcesajn solvojn de "Generalo". Tia ludo aperis en 2002 kaj havis enorman sukceson en Rusio kaj en kelkaj najbaraj landoj.

Estis reeldono de la ludo kun kelkaj negravaj ŝanĝoj.

Nun la programista studio disfalis je du kompanioj, unu el kiuj konservas la nomon "Elemental Games"; la alia nomiĝas "Katauri Int.".

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.