Eliso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo de Eliso en Grekio

Eliso (malnovgreke Ἠλεῖα - Eleia, novgreke Ηλεία - IliaIleia, tradicie en plej multaj eŭropaj lingvoj nomata per la radiko "Elis-", kvankam en Esperanto ĝi ankaŭ povus nomiĝi "Elio" aŭ "Ilio") estas historia pejzaĝo de Grekio. Ĝi kovras areon de 2.618 km² kaj dum la jaro 2001 havis proksimume 193.000 enloĝantojn. Eliso krome estas unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"). Ĉefa loĝloko nuntempe estas la urbo Pirgos.

La provinco Eliso troviĝas sur la preskaŭinsulo Peloponezo, sude de la kontinenta parto de Grekio, sed ne apartenas al la administra regiono Peloponezo, sed kune kun la najbara provinco Aĥeo al la administra regiono Okcidenta Grekio.

Sur la teritorio de la provinco inter alie troviĝas la loko Olimpio, kie dum la epoko de antikva Grekio troviĝis grava sankejo de la dio Zeŭso kaj kie okazis la antikvaj Olimpiaj ludoj.

Ĉefurbo de la antikva regno Eliso estis samnoma antika urbo Eliso (greke en antikva atika dialekto Ἤλις, antikva doria dialekto Ἄλις, novgreke Ήλις - Ilis, egipte Ŭeleja aŭ Ŭelja). La ruinoj de tiu urbo situas proksume de la moderna urbeto Gastruni. La historia urbo Eliso estis la formala organizanto de la antikvaj Olimpiaj ludoj, kaj ĉi-tie la atletoj trejniĝis, antaŭ ol ili konkursis en Olimpio.

Eksteraj ligiloj

grekeoficialaj paĝoj de la provinco

Ŝablono:Ĝermo-Grekio