Embuska predanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ina krabaraneo (Misumena vatia) kaptante paron de sekspariĝantaj muŝoj. Tiu specio povas ŝanĝi koloron por egali la floron.

Embuskopredantojgvatopredantoj estas karnovoraj bestoj kiuj kaptas predon per ŝtelo aŭ ruzaĵo, ne pro rapideco aŭ nepre danke al forto. Tiuj organismoj kutime kaŝas senmove kaj atendas ke predo venu proksimege (embusko).

Ili ofte estas kamuflaj, kaj povas esti izolaj. Tiu maniero de predado povas esti plej efika kiam predanto ne povas iradi pli rapide ol ĝia preferata predo; alie, aktiva ĉasado estus pli efika.[1]

Meksika krokodilo en embuska sinteno.

La bildo sube montras krokodilon gvate embuske. Ĉiu neatenta predo kiu alproksimiĝus al akvobordo povas ixgi eventuala manĝo.

Tiu predotipo povas, aliflanke, rezervi energion por predanto kiu uzas antaŭvideblajn padojn por predo, kiel ĉe katoj de ĉiuj grandecoj kaj iĝas alloga strategio. Embuskopredantoj inkludas multajn fiŝojjn, serpentojn, kaj aliajn reptiliojn (ekz. krokodiloj), same kiel kelkajn mamulojn, birdojn, kaj araneojn.

Referencoj

  1. Inon Scharf, Einat Nulman, Ofer Ovadia & Amos Bouskila (2006). “Efficiency evaluation of two competing foraging modes under different conditions”, The American Naturalist 168 (3), p. 350–357. doi:10.1086/506921. 

Eksteraj ligiloj

  • Predado Universitato de Vaŝingtono