Emil Post

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emil Post

Matematiko > Matematikistoj > Emil POST


Emil Leon POST [EMil LIan post] (naskiĝis je la 11-an de februaro 1897, mortis je la 21-an de aprilo, 1954) estis pola matematikisto kiu esploris arteorion kaj la teorion de komputado.

Post naskiĝis en Augustów, Pollando. Li doktoriĝis ĉe la Universitato Columbia en 1920 per disertaĵokiu pruvis la koherecon de la propozicia kalkulo priskribita en Principia mathematica de Bertrand Russell kaj Alfred Whitehead. Li aliĝis al la fakultato de Urba Universitato de Novjorko en 1932, kie li restis ĝis lia morto en 1954. Kvankam malsaneco daŭre interrompis lian karieron, Post grave kontribuis al la konceptoj de kompleteco kaj kohereco kaj al rekursiaj funkcioj, fundamenta al moderna komputada teorio. En 1936, li enkondukis la koncepton de Post-a maŝino, enkondukaĵo al la nocio de programo fare de John von Neumann.

Studantoj de komputada teorio renkontos la nomon de Post en la Post-a interrilata problemo, kiun li enkondukis 1946 kiel ekzemplo de nedecidebla problemo.