Endenich
| Endenich | |||
|---|---|---|---|
|
la katolika kirko Maria Magdalena
| |||
| komunumoparto en Germanio | |||
| Administrado | |||
| Statuso | urboparto de Bonno | ||
| Poŝtkodo | 53121 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 13 670 (2023) [+] | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 50° 44′ N, 7° 4′ O (mapo)50.7257.0727777777778Koordinatoj: 50° 44′ N, 7° 4′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 66 m [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Endenich estas urboparto de la germana federacia urbo Bonno ekde 1904. Nuntempe ĉ. 12.000 loĝantoj vivas tie: komence de 2023 estis ekzakte 13 670.
Ĝin ĉirkaŭbrakumas la urbopartoj de Duisdorf, Drahnsdorf, Lengsdorf, Lessenich, Poppelsdorf kaj la Bonn-a Okcidenta urbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo Endenich estis fondita en la 8-a jarcento, la unua mencio venas el al jaro 804: "Villa quae vocatur Antiche" (ĉe la vilaĝo, kiu nomiĝas "Antiche", Endenich).
La plej fama kvartalano estis la komponisto Robert Schumann, kiu loĝis en la hodiaŭa Robert-Schumann-domo en la Magdalenen-strato. Li mortis la 29-an de julio en 1856 en kuracejo Richarz, en la hodiaŭa Sebastian-strato en Endenich.
En la urboparto mortis MUNKÁCSY Mihály, elstara hungara pentristo.
En la norda parto de Endenich staras ekde 1972 instituto por radioastronomio de la Max-Planck-Societo.







