Endosimbioto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Endosimbioto estas viva estaĵo kiu vivas en la korpo de alia viva estaĵo. Male al parazito, endosimbioto ne malutilas, kaj eĉ utilas al la estaĵo (mastro) en kiu ĝi vivas.

La kunvivado de endosimbioto kaj ĝia mastro estas formo de simbiozo tiel nomata endosimbiozo.

Oni pensas, ke diversaj organeloj de la eŭkariotaj ĉeloj origine estis endosimbiotaj bakterioj.