Energia denseco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La energia denseco signifas en la fiziko la dividiĝon de energio je difinita grando , kaj havas ĉiam la formulon de

.

Oni uzas ĝin plej ofte kiel

  • mezuron por energio je volumeno de materialo (volumena energia denseco, unuo estas ĵulo/m³)
  • mezuron por energio je maso de materialo (gravimetra energia denseco, specifa denseco, unuo estas ĵulo/kg).

Teorie oni povas difini energiodenson je ĉiu fizika mezuro. Praktike gravas la energia denseco de energiorezervaĵoj kiel fueloj kaj akumulatoroj, baterioj.

Energia denseco de energiorezervaĵoj[redakti | redakti fonton]

La energiodenson de fueloj oni nomas hejta valoro, tiun de akumulatoroj kapacito je volumenokapacito je maso. Ekz. energia denseco de litia-polimera baterio 140–180 vathorojn je kg (140–180 Wh/kg) kaj tiu de nikel-metalhidrida baterio (NiMH) estas 80 Wh/kg. Kompreneble, ju pli granda estas la energia denseco de la baterio, des pli granda estas la atingopovo, do funkciodaŭro je la sama povumo.