Enid (Oklahomo)
Enid | |||
---|---|---|---|
urbo de Usono kantona sidejo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 73701 • 73703 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 51 308 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 268 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 36° 24′ N, 97° 53′ U (mapo)36.39675-97.879138888889Koordinatoj: 36° 24′ N, 97° 53′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 378 m [+] | ||
Areo | 191,755165 km² (1 917 5.5 165 ha) [+] | ||
Horzono | centra horzono de Nordameriko [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Enid, Oklahoma [+] | |||
Enid estas urbo situanta en Kantono Garfield, Oklahomo. Je la usona censo de 2000, la urbo havis entute 47,045 loĝantojn. Ĝi estas la ĉefurbo de la kantono.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Enid situas ĉe 36°24'2" N, 97°52'51" U, 40 kilometrojn norde de Oklahomurbo.
Laŭ la usona censa instanco, la urbo areas je 191,8 km², el kio nur 0.2 km² (0,12% el la tuto) estas akva surfaco.
Historio
[redakti | redakti fonton]Enid fondiĝis dum la malfermiĝo de la Ĉerokia Elirejo en 1893. Muzeo en Enid (la Muzeo de la Ĉerokia Strio) konservas la historion de tiu epoko. Vance Air Force Base estas usona flugarmea bazo fondita en 1941.
La urbonomo verŝajne aludas al rolanto en poemo de Lordo Tennyson, sed la plej populara legendo pri la nomo ĉe la loĝantoj asertas, ke en la epoko de la plej fruaj setlantoj, manĝoĉaro portis afiŝon "DINE" (angle: manĝi), kiu renversiĝis kaj tial legiĝis "ENID".
Politike, Enid estas forta bazo de la oklahoma Respublikana Partio.