Enikő Eszenyi
Enikő ESZENYI [esenji], hungare Eszenyi Enikő estas hungara aktorino, teatrestro kaj reĝisoro.
Enikő Eszenyi naskiĝis la 11-an de januaro 1961 en Csenger.
Biografio
Enikő Eszenyi frekventis gimnazion en Debrecen, aktoran ĉeflernejon en Budapeŝto. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Vígszínház en 1983, kie ŝi estras la teatron ekde 2009. Ŝi estis edzino dum 18 jaroj. Ŝi ricevas rolojn ankaŭ en aliaj teatroj, krome ŝi reĝisoradas ankaŭ eksterlande. Ŝi ricevis premion Kossuthn en 2001, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Ŝiaj roloj (selekto)
- 28 kinejaj filmoj inter 1981-2009, ekzemple Az élet muzsikája (Muziko de la vivo) (memorfilmo pri Imre Kálmán), 1984; Eldorádó, 1988
- 27 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj), ekzemple Liszt Ferenc élete (Vivo de Franz Liszt)
- diversaj teatraĵoj, ekzemple William Shakespeare: Somermeznokta sonĝo - feino; Rikardo la 3-a - Lady Anna; Makbeto - Lady Macbeth; Ferenc Molnár: Játék a kastélyban (Ludo en la kastelo) - Annie; Liliom (Lilio) - Juli; Ede Szigligeti: Liliomfi - Mariska
Ŝiaj reĝisoraĵoj
- ekzemple Leonard Bernstein: West Side Story; Shakespeare: Otelo