Enmetitaj specioj
Enmetitaj specioj aŭ neindiĝenaj specioj estas specioj kiuj vivas for de ties indiĝena distribua teritorio, kaj alvenis tien pro homa agado, ĉu intenca ĉu nevola. Kelkaj enmetitaj specioj estas damaĝaj al ekosistemo kien ili estis enmetitaj, aliaj malprofite influas agrikulturon kaj aliajn homajn uzadojn de naturaj resursoj, aŭ frapas la sanon de animaloj kaj homoj. Aperos listo de enmetitaj specioj en separata artikolo. Enmetitaj specioj kaj ties sekvoj sur naturaj medioj estas nuntempe polemika temo kiu allogas laboron de multaj sciencistoj, registaroj, asocioj, agrikulturistoj kaj aliaj.