Ennaturiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En biologio ennaturiĝo estas la rezulto ke kiu ajn procezo per kiu ne-indiĝena organismo disvastiĝas en la naturon kaj reproduktiĝas sufiĉe por daŭrigi la populacion. Tiajn populaciojn oni nomas ennaturiĝintaj. Iuj populacioj ne daŭrigas sin per reproduktado sed ekzistas pro daŭra alfluo el aliaj lokoj. Tiajn nedaŭrivajn populaciojn, aŭ ties individuajn membrojn, oni nomas de-eksteraj. De-eksteraj populacioj ofte fontas el kultivataj plantoj.

Ennaturiĝinta specio povas iĝi invada specio se ĝi tiom abundiĝas ke sekvas negativaj efikoj al indiĝenaj plantoj kaj animaloj.