Eno (Finnlando)
Eno | |
---|---|
Blazono | Situo |
www.eno.fi | |
Provinco | Norda Karelio |
Fondita | 1868 |
Areo | 1,088.25 km² |
Loĝantaro | 6,764 |
Finnlingvaj | 99,0% |
Svedlingvaj | 0,1% |
Eno estas eksa komunumo en la provinco Norda Karelio en Finnlando. Ekde la jaro 2009 ĝi kaj la najbara komonumo Pyhäselkä apartenas al la provinca ĉefurbo Joensuu. Dum sia memstara ekzisto ĝi ankaŭ apartenis al la tiama gubernio Orienta Finnlando, kiu fine de la jaro 2009 perdis sian administran signifon.
La teritorio situas relative proksime al la nuna ŝtata limo de Rusio, malantaŭ kiu situas la orienta parto de la eksa historia finna regiono Karelio.
