Envio
Envio estas deziro havi ion, kion alia posedas. La envianto ofte sentas malĝojon kaj malamon konraŭ iu, kiu posedas ion, kion oni mem malhavas. Oni ofte akuzas la kredantojn de egaligaj ideoj (socialdemokratismo, marksismo aŭ aliaj emancipaj movadoj) je envio. La kritikistoj asertas, ke la deziro pri egaligo naskas envion, sed la envio ofte instigas enviantojn por pli bona, efika laboro por plibonigi sian vivon.
Homoj ofte fiere montras sian riĉaĵon por enviigi aliajn.
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri envio en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Envia moko sukceson ne detruas. ” „ Feliĉo kaj riĉo envion elvokas. ” „ Se mi scius, kion mi ne scias, ĉiuj saĝuloj min envius. ”