Enzim-efik-mekanismoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MEKANISMO DE ENZIM-EFIKO

Oni proponis teorion por klarigi la katalizan konduton de enzimoj. Laŭ tiu teorio, enzimo unue kombiniĝas kun sia substrato por formi komplekson. Tiam la komplekso fendiĝas formante la reakci-produktojn. La enzimoj liberiĝas por plua katalizado.

                                          H2O
saĥarozo + saĥarazo -- (UTC)-->[komplekso]--> glukozo + fruktozo + saĥarazo
substrato   enzimo—komplekso de—produktoj         enzimo
                          substrat-enzimo
  S     +    E     --->    [S-E]    --->         P          +    E

Etendo de tiu teorio estas uzata por klarigi la grandan specifecon de enzima aktiveco.

.

TEORIO DE ŜLOSILO KAJ SERURO

Laŭ tiu etendo, nomata la teorio de ŝlosilo kaj seruro, enzim-surfacoj estas adapteblaj nur al tiuj substratoj, kiuj havas specifajn formojn kaj grandojn.

Tiel, nur specifaj substratoj ĝuste "sidas" sur donita enzimo kaj povas formi komplekson kun ĝi.

aktiva centro La regiono de enzimo, kie la substrato ligiĝas, estas nomata aktiva centro. La teorio de ŝlosilo kaj seruro havas limigon, ĉar ĝi subkomprenigas ke la figuroj de enzimoj estas fiksitaj aŭ rigidaj.

TEORIO DE ADAPTIĜO

Nuna modifo de la teorio de ŝlosilo kaj seruro, konata kiel la teorio de adaptiĝo, premisas ke enzimoj posedas iom flekseblajn figurojn, kiuj povas adaptiĝi al la alvenantaj substratoj.

La alproksimiĝo de konvena substrato, oni pensas, subtile ŝanĝas la aktivan centron por krei favoran orientiĝon.

La kombiniĝo de koenzimo kun apoenzimo, por formi aktivan enzimon estas ankaŭ klarigebla kiel per la teorio de ŝlosilo kaj seruro tiel per tiu de adaptiĝo. Povas esti, ke la necesa figuro de enzimo ne ĉeestas, aŭ ke la aktiva centro ne estas kompleta, ĝis la du enzim-komponantoj kombiniĝas.

La modelo de ŝlosilo kaj seruro kaj la teorio de adaptiĝo ankaŭ donas klarigon pri la neorganikaj jonaj aktivigantoj (metalaj jonoj) en kelkaj enzim-sistemoj. Oni kredas ke la jono servas kiel ligilo por teni kune la enzimon kaj substraton.