Eric Laithwaite

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Profesoro Eric Laithwaite (1921 - 27 de novembro 1997)[1] estis brita inĝeniero populare konata pro sia grava laboro je la disvolviĝo de vagonaroj maglevaj kaj liaj teorioj pri giroskopoj.

Vivo

Naskiĝinte en 1921, li loĝis en distrikto Fylde de Lancashire dum sia infanaĝo. Li laboris por la Brita Reĝa Aviadilaro dum 1941-1946 kiel fluga oficiro (Flying Officer). Li lernis flugi en Farnborough ĉe la Reĝa Aviadilestablejo (Royal Aircraft Establishment). Post la fino de la Dua Mondmilito li iris al la Universitato de Manchester por studi elektran inĝenierarton. Li gajnis magistron pri la fako de la universitato.[2]

En 1952, li komencis studi pri linearaj induktaj motoroj; li studadis ĝin ĝis sia morto. Li faris kelkajn gravajn eltrovojn pri linearaj induktaj motoroj kaj pro lia senĉesa laboro kaj eltrovoj la Reĝa Societo de Londono premiis lin per la prestiĝa S.G. Brown Medal en 1966. En la sama jaro li estiĝis fama pro siaj Kristnaskotagaj Paroladoj, kiujn li faris por la Reĝa Edukejo (Royal Institution).[2]

Li ree paroladis por la Reĝa Edukejo en 1973. Liaj 1973-aj paroladoj estis polemikaj pro ke li diskutis giroskopojn kaj leĝojn laŭ kiuj ili agas.[2] Liaj klarigoj estis netradiciaj.

Libroj

Laithwaite estis ankaŭ verkisto. Li verkis kelkajn librojn dum sia vivo. Sube estas nekompleta listo de libroj verkitaj de li:

  • LAITHWAITE, Eric, (1994). An Inventor in the Garden of Eden, Foundation Books, ISBN 81-85618-53-4

Informfontoj

  1. Obituary - Professor Eric Laithwaite. Imperial College of Science, Technology and Medicine (1996).
  2. 2,0 2,1 2,2 [1994] (1994) An Inventor in the Garden of Eden. Foundation Books (Barato), p. 289. ISBN 81-85618-53-4.

Eksteraj ligiloj