Erik Ljungner

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Erik LJUNGNER (naskiĝinta la 21-an de majo 1892 en Ljungs-komunumo ĉe Västergötland, mortinta la 13-an de marto 1954 en Lund) estis sveda geografo kaj geologo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ljungner doktoriĝis en 1927 post kiam li deĵoris ĝis 1931 kiel ŝtata geologo ĉe Argentina Geologia Observejo. Post reveno en Svedlandon li eklaboris en 1930 kiel docento ĉe la universitato de Upsalo kaj de 1939 kiel universitata lektoro. En 1948 li fariĝis la unua orda profesoro en Lund koncerne geografion (specialigo naturgeografio.).

Spertulo post multaj vojaĝoj (i.a. ekspedicio al Sudameriko inter 1932 kaj 1934; vojaĝo en Laponion laŭ komisio de la minad-akcikompanio Boliden inter 1939 kaj 1946) li pritraktis fakverkare i.a. la geomorfologion kaj tektonikon en Uesta Svedujo, glaciepokajn fenomenojn en la svedaj-norvegiaj montoj '(Skanders) kaj la geologian strukturon kaj fizikan geografion de Andoj.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Några drag av den bohuslänska granitskärgårdens geologi och geomorfologi (1923)
  • Landformskarta över mellersta Bohuslän (1927)
  • Spaltentektonik und Morphologic der schwedischen Skagerak-Küste (1927—30)
  • De större landformerna i mellersta Bohusläns gneisområde (1938)
  • A forest section through the Andes of Northern Patagonia (1939)
  • Massupphöjningens betydelse för höjdgränser i Skanderna och Alperna (1944)
  • East-west balance of the quaternary ice caps in Patagonia and Scandinavia (1949),
  • Urbergsytans form vid fjällranden (1950)
  • Refflornas bidrag till vår sista istids historia (1969)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]