Erzsi Paál

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erzsi Paál
Erzsi Paál
Erzsi Paál
Persona informo
Naskonomo Polacsek Erzsébet
Naskiĝo la  19-an de novembro 1912(nun 1912-11-19)
en Hungario Lugos (Hungara reĝlando)
Morto la 24-an de junio 1973
en Italio Romo (Italio)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Erzsi Paál [erĵi pAl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Paál Erzsi estis hungara-itala aktoro. Ŝia origina nomo (laŭ hungarlingve kutima nomordo) estis Polacsek Erzsébet [polaĉek erĵEbet], ŝia pseŭdonimo en Italio estis Ersi Pond.

Erzsi Paál [1], [2] naskiĝis la 19-an de novembro 1912 en Hungara reĝlando en Lugos (nuntempa Lugoj en Rumanio), ŝi mortis la 24-an de junio 1973 en Romo (Italio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Erzsi Paál akiris diplomon en Teatra Akademio en 1930. Ŝi havis teatrajn rolojn jam dum la studentaj jaroj. Post siaj studoj ŝi apartenis al pluraj teatraj trupoj (ekzemple Operetoteatro (Budapeŝto). En 1932 ŝi havis rolojn en Vieno, en la sekva jaro ŝi iris al Romo, kie ŝi apartenis al pluraj teatroj. En 1935 ŝi establis sezonan teatran trupon. La italoj nomumis ŝin „La stella ungherese” (La hungara stelulo). Ŝi edziniĝis depost falo de la Hungara revolucio de 1956, ŝia edzo estis hungara disidenta aktoro.

Elektitaj kinaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Vica, a vadevezős (hungara filmskeĉo, 1933) - titolrolo
  • Ida regénye (hungara filma versio, 1934) – subreto
  • Fermo con le mani (itala filmo, 1937) - Eva Frastorny
  • Una lucertola con la pelle di donna (itala filmo, 1971) - Mrs. Gordon

Fontoj[redakti | redakti fonton]