Esperanto-Bulgara Konversacilibro
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Esperanto-Bulgara Konversacilibro | ||
---|---|---|
Aŭtoro | diversaj | |
Eldonjaro | 1972 | |
Eldoninto | Nauka I Izkustvo | |
Paĝoj | 148 | |
La Esperanto-Bulgara Konversacilibro estas frazaro Esperanto-bulgara eldonita en 1972 de la Ŝtata Eldonejo Nauka I Izkustvo el Sofio, Bulgarujo. Por helpi la uzantojn de la konversacilibro legi korekte la bulgaran tekston, la aŭtoroj estas aldonintaj tabelon de la bulgara alfabeto kun la koncerna ekvivalento en Esperanto.
Jen la diversaj ĉapitroj :
- Ĉe la landlimo
- Veturado
- En la urbo
- Hotelo
- Restoracio. Sukeraĵejo
- Aĉetado
- Servoj
- Poŝto, telegrafo, telefono
- Amuzoj
- Trarigardo de la ĉefurbo
- Veturado tra la lando
- Dum la ferioj
- Instruado
- En la polikliniko
- Sporto
- Interkomunikiĝo
- Pronomoj
- Nombroj
- Kvalitoj
- Surskriboj kaj avertoj
- Vetero
- Tempo
- Kultura agado de la Esperantistoj (Superrigardo de la Esperanto-movado en Bulgarujo).
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Bildaro[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience: entajpu la vortojn "esperanto-bulgara".
- Katalogo de Kataluna Esperanto-Asocio