Saltu al enhavo

Estimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estimo laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV aŭ Reta Vortaro estas kaj la ago estimi, do alte taksi ies moralan aŭ spiritan valoron, kaj la rezulto de tiu ago. Malestimo koresponde estas la ago aparte malalte taksi ies moralan aŭ spiritan valoron.

Estimo ne necese nur temas pri alia persono: En psikologio profunde studatas la fenomeno de memestimo, en ĉiutaga lingvaĵo tamen pli ofte sinonime nomata memfido.

Citaĵo
„ Oni ŝatas la talenton, oni estimas la honestecon[1]. ”
Citaĵo
„ Se vi scius, kia li estas, vi lin pli estimus[2]. ”
Citaĵo
„ Bona estimo valoras pli ol oro kaj arĝento[2]. ”
Citaĵo
„ Lia merito altiris al li la estimon de la kompetentuloj[2]. ”