Etnologia vilaĝo Stanišić

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Etnologia vilaĝo Stanišić
subĉiela muzeo
Lando  Bosnio kaj Hercegovino
Situo City of Bijeljina
Estiĝo 2003
Retpaĝo Oficiala retejo
vdr

La etnologia vilaĝo Stanišić (bosne, kroate kaj serbe Etno-selo Stanišići / Етно-село Станишићи) estas etnologia subĉiela muzeo en Bosnio kaj Hercegovino. Temas pri privata projekto de Boris Stanišić, kiu en 2003 komencis konstrui vilaĝon en tradicia serba stilo. Por fari tion, li komencis serĉi antikvajn objektojn, ĉefe el centra kaj orienta Bosnio. La iloj kiujn li kolektis ĉiuj datiĝas de la 19-a kaj 20-a jarcentoj.

La etno-vilaĝo reprezentas du flankojn de la malnova bosnia arkitekturo: unuflanke, la lignaj kabanoj kaj boatoj, simbolante la lignan konstrustilon kiu antaŭe estis tre ofta en Bosnio kaj Hercegovino ĉar la lando estas riĉa je arbaroj; aliflanke la konstruo kun ŝtonoj, kiel la ŝtonvojoj, tipa bosna ponto, serbe ortodoksa kapelo, subĉiela areno kaj fontanoj.

Du grandaj konstruaĵoj kun hotelaj ĉambroj, restoracioj kaj trinkejoj, kie aparte tradiciaj pladoj ofertatas, nur estas fasade iom historiigitaj, sed principe videble estas konstruitaj en moderna stilo. La teritorio ankaŭ havas du lagojn kun anseroj kaj anasoj, sur kiuj eblas remi per remboatoj. Rezulte temas pri kombinaĵo el tradicia etnologia muzeo kaj komerca ekskursejo kaj hotelo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildaj impresoj[redakti | redakti fonton]