Etolo (filo de Endimiono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Etolo
rolulo de helena mitologio
Verko helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Okupo reĝo
Patro Endimiono
Patrino mother of Aetolus
Edzo/Edzino Pronoe
Infanoj PleŭronoKalidono
vdr

Etolo, greke Αἰτωλός, latine Aetolus, estas en helena mitologio filo de Endimiono kaj Najado aŭ Ifianaso. (Laŭ Paŭzanio, lia patrino estis aŭ Asteroido, Ĥromio aŭ Hiperipo.)

Etolo havis tri gefratojn, fratojn Paiono kaj Epeo kaj fratinon Eŭrikido. Kiam la fratoj plenkreskis, la patro decidis, ke lia sekvanto estos venkonto en olimpiaj ludoj. Venkis Epeo kaj post sia patro akiris en Eliso tronon, sed kiam li post nelonge mortis sen posteulo, fariĝis lia sekvanto Etolo. Pli poste en Likosurio dum funebraj ludoj omaĝe al morto de Azano, Etolo per sia ĉaro neintece mortigis Apison, filon de Jazono kaj pro tio devis rezigni pri la trono. Sur la reĝan tronon poste eksidis Eleioso, filo de lia fratino Eŭrikida.

Etolo poste forlasis sian landon kaj venis al rivero Aĥelo, kie ĉirkaŭregionon per sia armeo konkeris kaj nomis ĝin laŭ si Etolio. (Laŭ antikva aŭtoro Konono post puno de Kuretoj, Etolo edziĝis al Pronoo, filino de Forboso kaj fariĝis patro de filoj Pleŭrono kaj Kalidono.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aitólos (syn Endymióna) en la ĉeĥa Vikipedio.