Evangeliaj veoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Evangeliaj veoj estas la akraj admonoj per kiuj Jesuo Kristo vortakakis tiujn kiuj vorte kaj kondute kontraŭis la beatecojn proponitajn de li mem kaj kiuj estas onidire taksataj bonŝance vivĝuantoj. Tiaj veoj multe malsimilas el tiuj ĉeestaj en la literaturoj de la kaj Talmudaj stiloj. La jesuaj veoj (greke ουαί = ouaì) ne sin proponas malbeni homojn sed nur ilin deklari malfeliĉaj kaj indaj je kompato; do temas pri dolorkrioj (J. Dupont, III, pag 41) [1]. Similas al: ”Ha, kiel min dolorigas la kondiĉo de la riĉuloj almetitaj al la tento ami siajn riĉecon pli ol Dion kaj la bezonulojn...”. La samj konsideroj aplikendas al la veoj adresitaj kontraŭ skribistoj kaj fariseoj aŭ kontraŭ la urboj kiuj ne konvertiĝis, kaj Judaso. La vorto greka ouaì estis jam uzita en la Septuaginto.

La veoj en la evangelio laŭ Luko[redakti | redakti fonton]

Jen la plendaj kvar de la evangelio de Luko, kiuj sekvas la proklamon de la kvar beatecoj (ĉapitro 6-a):

23 Ĝoju en tiu tago, kaj pro ĝojo saltu, ĉar jen via rekompenco estas granda en la ĉielo; ĉar tiel same faris iliaj patroj kontraŭ la profetoj.

24 Sed ve al vi riĉuloj! ĉar vi jam ricevis vian konsolon.

25 Ve al vi satigitaj! ĉar vi malsatos. Ve al vi, kiuj nun ridas! ĉar vi malĝojos kaj ploros.

26 Ve, kiam ĉiuj homoj parolos bone pri vi! ĉar tiel same faris iliaj patroj al la falsaj profetoj.

Veoj de Jesuo troviĝas ankaŭ en Luko 11,42-43,44-46.

La veoj en la evangelio laŭ Mateo (23,25ss)[redakti | redakti fonton]

Ili estas ok:

13 Sed ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi ŝlosas la regnon de la ĉielo kontraŭ la homoj; ĉar vi mem ne eniras, nek lasas al la enirantoj eniron.

14 Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi formanĝas domojn de vidvinoj, kaj por preteksto vi longe preĝas; tial vi ricevos pli severan kondamnon.

15 Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi ĉirkaŭiras maron kaj teron, por varbi unu prozeliton; kaj kiam li tia fariĝis, vi lin faras filo de Gehena, duoble kiom vi mem.

16 Ve al vi, blindaj gvidantoj! kiuj diras: Se iu ĵuras per la sanktejo, tio estas nenio; sed kiu ĵuras per la oro de la sanktejo, tiu estas ŝuldanto. 17 Vi malsaĝaj kaj blindaj! ĉar kio estas pli granda, la oro, aŭ la sanktejo, kiu sanktigas la oron? 18 Kaj: Se iu ĵuras per la altaro, tio estas nenio; sed kiu ĵuras per la ofero, kuŝanta sur ĝi, tiu estas ŝuldanto. 19 Vi blinduloj! ĉar kio estas pli granda, la ofero, aŭ la altaro, kiu sanktigas la oferon? 20 Tiu do, kiu ĵuras per la altaro, ĵuras per ĝi, kaj per ĉio, kuŝanta sur ĝi. 21 Kaj tiu, kiu ĵuras per la sanktejo, ĵuras per ĝi, kaj per Tiu, kiu loĝas en ĝi. 22 Kaj tiu, kiu ĵuras per la ĉielo, ĵuras per la trono de Dio, kaj per Tiu, kiu sidas sur ĝi.

23 Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi pagas dekonaĵojn de mento kaj de anizo kaj de kumino, kaj forlasis la pli gravajn aferojn de la leĝo: juĝon kaj kompaton kaj fidon. Sed ĉi tiujn vi devus fari, kaj la aliajn ne preterlasi. 24 Vi blindaj gvidantoj! kiuj elkribras la kulon kaj glutas la kamelon.

25 Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi purigas la eksteron de la kaliko kaj de la plado; sed interne ili estas plenaj de rabado kaj malmodereco. 26 Vi blinda Fariseo! purigu unue la internon de la kaliko kaj de la plado, por ke ilia ekstero ankaŭ fariĝu pura.

27 Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi similas al tomboj blankigitaj, kiuj ekstere ŝajnas belaj, sed interne estas plenaj de ostoj de mortintoj kaj de ĉia malpureco. 28 Tiel ankaŭ vi ekstere ŝajnas justaj antaŭ homoj, sed interne vi estas plenaj de hipokriteco kaj maljusteco.

29 Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi konstruas la tombojn de la profetoj kaj ornamas la monumentojn de la justuloj, kaj diras: 30 Se ni vivus en la tagoj de niaj patroj, ni ne partoprenus kun ili en la sango de la profetoj.

Veoj koncepte distingiĝantaj el tiuj evangeliaj[redakti | redakti fonton]

Diferenĉiĝas tiuj ĉi veoj el tiuj, en la evangelioj mem, riproĉe eldiritaj kiel en Marko 8,14-21, aŭ kiam Jesuo plendas pro la apostola malfueco en la akceptado de la anoncoj de Jesuo mem aŭ kiel li intencas instrui ion per la riproĉo mem ( Vidu "Marta, Marta, vi agitiĝe prizorgas pri tro multo (lk 8,38-42)".

La jesuaj veoj diferenciĝas ankaŭ el la malbenoj aŭ mortigordonoj de la Malnova Testamento (Nombroj 25), kaj ol tiuj lanĉita de preĝantoj aŭ rabenoj en Talmudo. Ekzemple, la damnoj deziritaj aŭ alvokitaj kontraŭ gojoj kaj kristanoj: Jesuo estas nomata Jeschu kiu signifas “povu lia nomo esti forstrekita (tiu de Jesuo)". (TALMUDO, Iore Dea 146,159).

Artikoloj konsulteblaj[redakti | redakti fonton]