Evangeliismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Evangeliismo estas Protestanta Kristana movado kiu komenciĝis en 1730-aj jaroj en Britio[1]. La vorto ne estas precize difinita kaj ekzistas multaj evangeliismaj eklezioj, kiuj malsamas en multaj aspektoj. Tamen plimulto de kredantoj konsentas ke la plej gravaj karakterizaĵoj de evangeliismo estas:

  • Bezono por porpersona konvertiĝo (kristana renaskiĝo)
  • Emo disvastigi kaj propagandigi religion
  • Granda konsidero de Biblio kiel etika aŭtoritato
  • Emfazo al morto kaj reviviĝo de Kristo[2].

Esploristo David Bebbington nomis tiujn kvar aspektojn konvertismo, aktivismo, bibliismo kaj krucocentrismo kaj diris "Kune ili formas kvarflankaĵon de prioritatoj, kiuj estas bazo de Evangeliismo"[3].

Tamen, termino Evangeliisma ne nepre egalas al konservativafundamentisma. Kvankam plimulto de evangeliismaj eklezioj, aparte en Usono, vere estas ege konservativaj, la saman terminon uzas pri si iuj progresemaj, plurismaj kaj eĉ universalismaj eklezioj kaj religiaj grupoj. Vere, la termino estas iom ambigue uzata inter kristanoj[4].

En Usono ekzistas multegaj evangeliismaj eklezioj. Evangelical Free Church de Usono estas ekzemplo de potenca konservativa evangeliisma eklezio. Ŝablono:Ĝermo-religio

Notoj kaj referencoj

  1. Bebbington, D. W. (2008). Evangelicals in Modern Britain: A History from the 1730s to the 1980s, London: Unwin, 1.
  2. . Defining Evangelicalism. Institute for the Study of American Evangelicals (1995). Alirita 2008-03-04. angle
  3. Bebbington, p. 3.
  4. George Marsden Understanding Fundamentalism and Evangelicalism Eerdmans, 1991.