Făgăraș-montaro
Aspekto
| Ĉi tiu artikolo temas pri montaro. Por urbo rigardu la paĝon Făgăraș. |
| Făgăraș-montaro | ||
|---|---|---|
| montara-geografia regiono | ||
| montara sistemo [+] | ||
| Lando | Rumanio | |
| Supermara alteco | 2 555 m [+] | |
| - koordinatoj | 45° 36′ 0″ N, 24° 43′ 48″ O (mapo)45.624.73Koordinatoj: 45° 36′ 0″ N, 24° 43′ 48″ O (mapo) | |
| Plej alta punkto | Moldoveanu Peak [+] | |
![]() |
||
| Făgăraș-montaro | ||
La Făgăraș-montaro (rumane Munții Făgăraș, hungare Fogarasi-havasok) estas parto de la Sudaj Karpatoj en Rumanio. Ĝi havas mezurojn de ĉirkaŭ 70 km × 40 km kaj areon de ĉirkaŭ 2 400 km².
Ses montoj en la montaro superas alton de 2 500 metroj:
- Moldoveanu, okcidente de Braŝovo, estas la plej alta monto de Rumanio (2 544)
- Negoiu (2535 m)
- Viștea Mare (2527 m)
- Lespezi (2522 m)
- Vânătoarea lui Buteanu (2507 m)
- Dara (2501 m)





